Novaĵoj (Januaro 24)

(GMT+08:00) 2020-01-24 18:34:06     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 24a de januaro, kaj ankaŭ estas jarfino laŭ la ĉina luna kalendaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Okazis la Printemfesta Kunveno de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio kaj Ĉinoj donis apartan signifon de familia rekuniĝo. Sekve estos la programero Fokusoj de la Semajno kaj Speciala programero pri Printempa Festo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 23an de januaro en Pekino okazis la Printemfesta Kunveno de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris parolon kaj esprimis bondezirojn al ĉinaj popolanoj, elmigrintoj kaj ĉindevenuloj.

Xi diris, ke tempo kaj historio atendas neniun. Ili apartenis al tiuj, kiuj diligente laboras. Por realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo ĉiuj ĉinoj devas konkuri kun la tempo kaj kuraĝe vizaĝi al defioj.

Hodiaŭ, la 24a de januaro estas jarfino laŭ la ĉina luna kalendaro kaj ankaŭ estas plej grava tago de ĉinoj por familia rekuniĝo. Tamen pro la epidemio de la pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria rivuro, multaj homoj forlasis la rekuniĝon kun familianoj, ili aŭ laboras por bati la viruson, aŭ estas proprainiciate izolitaj por preventi cirkuladon de la viruno aŭ nuligis vojaĝon, 1 400 milionoj da ĉinoj per spirito de solidareco, donis apartan signifon de la familia rekuniĝo.

Por ĉinoj reveni al hejmloko dum Printempa Festo, ĉina novjaro laŭ la luna kalendaro, estas plej grava ceremonio dum jaro. Tamen la epidemio de la pneŭmonio en Wuhan malordigis planon de preskaŭ ĉiuj. Ĝis la 24a horo de la 23a de januaro, aperis 830 kazoj de pneŭmonioen 29 provincoj kaj urboj, 5 kazoj en Hongkong, Makao kaj Tajvano kaj 9 kazoj en aliaj landoj. Por eviti cirkuladon de la epidemio, multaj homoj forlasis planon pri reveno al hejmloko aŭ vojaĝo al aliaj lokoj, celebraj aktivadoj en diversaj lokoj estis nuligitaj, kaj spekti amuzan vesperon por Printempa Festo estas proponita…kvankam iuj ĉinoj ne povas realigi geografian rekuniĝon, tamen ili ankoraŭ donas festajn bondezirojn per videoj, telefonoj kaj sociaj komunikiloj.

Estas kortuŝite, ke medicinaj laborantoj el ĉinaj diversaj lokoj venis al Wuhan por labori kun lokaj laborantoj. Ilia profesieco kaj respondeco estas pulmoj de Ĉinio por venki la epidemion, kaj iliaj figuroj kun protektaj vestoj estas plej rimarkindaj pejzaĝoj dum la Printempa Festo.

Ĉio ĉi havas rilatojn kun rimedoj prenitaj de la ĉina registaro. Ĉinio ĝustatempe prenis rimedojn, publikigis koncernajn informojn kaj aktive disvolvis internacian kunlaboron. La ĉina registaro ĉiam prenas sekurecon kaj sanon de la popolo kiel ĉefan prioritaton.

En la 23a de januaro, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke la organizo portempe decidis ne deklari, ke la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso estas urĝa publiksana evento atentata de la tuta mondo. Li dankis la ĉinan registaron pro ĝia kunlaboro kaj travidebleco, precipe divido de ordo de geno de la nova koronaria viruso kun la internacia komunumo. La decido de la Monda Organizo pri Sano estas objektiva analizo kaj juĝo al la epidemio kaj ankaŭ estas subteno al Ĉinio pri prenitaj rimedoj kaj efikeco.

Komisiono pri Urĝaj Aferoj de la Monda Organizo pri Sano ĵaŭde finis la unuafojan kunvenon pri pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso. Laŭ propono de fakuloj ĉeestantaj la kunvenon, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke la organizo portempe decidis ne deklari, ke la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso estas urĝa publiksana evento atentata de la tuta mondo. Tamen li emfazis, ke restas granda risko pri eksplodo de la epidemio en Ĉinio kaj eĉ en la mondo. La organizo alte atentos la epidemion kaj probable okazigos la duafojan kunvenon en mallonga tempo.

Li aldonis, ke nun la organizo ne proponas fari pli vastan limigon al vojaĝo kaj komerco. Tamen la organizo proponas fari ekzamenon en elirejoj de flughavenoj kaj prenas tion kiel unu parton de ampleksaj preventaj rimedoj. Li diris, ke ĉiuj landoj devas preni rimedojn, inkluzive de testo de la nova koronaria viruso en medicinaj institucioj.

Vendrede en gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, respondis pri tio, ke rusa prezidento Putin iniciatis okazigi pintan konferencon de la 5 konstantaj membroj de Sekureca Konsilio de UN.

Hua diris, ke la Sekureca Konsilio estas kerno por la internacia sekureca sistemo kaj ĝiaj 5 konstantaj membroj havas specialan devon por protekti internacian pacon kaj sekurecon. Nun evidente multiĝis la nestabileco kaj necerteco en la internacia situacio kaj UN vizaĝas al seriozaj defioj. Ĉinio subtenas la iniciaton de Rusio pri okazigo de la pintkonferenco de la 5 konstantaj membroj kaj volas kun Rusio kaj aliaj konstantaj membroj konservi interfluon kaj akordigon.

Amuza vespero celebranta la Printempan Feston 2020, la ĉinan novjaron laŭ la luna kalendaro, estos unuafoje elsendita en kinejoj.

Ĉina Komunikila Grupo ĵaŭde okazigis gazetaran konferencon pri la filmo Amuza Vespero 2020. Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĝenerala direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo, kaj estroj de nacia komisiono pri etnaj aferoj ĉeestis la ceremonion.

Estas menciinde, ke la filmo estas dublitaj per kvar dialektoj de Guangdong, Fujian, Chaozhou kaj Shantou kaj la hakka-o kaj per kvin lingvoj de etnaj grupoj, inkluzive de la mongola lingvo, la tibeta lingvo, la ujgura lingvo, la kazaĥa lingvo kaj la korea lingvo. Cetere diverslingvaj versioj de la filmo estos lanĉitaj en taŭga tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin