Ĉinio konservas pli vastan merkaton

(GMT+08:00) 2020-01-25 16:13:58     Redaktoro:Pluveta

Hodiaŭ estas la unua tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro kaj estas Printempa Festo. Pro la epidemio de nova koronari-virusa pneŭmonito multaj ĉinoj ne revenis al hejmloko por celebri la feston. Kvankam ili ne povas manĝi hejmlokajn pladojn, tamen pli multaj bongustaĵoj el la tuta mondo povas esti elektitaj. Multaj importitaj manĝmaterialoj abundigis la trandician manĝon de ĉinoj. La altnivela malferma merkato de Ĉinio liveras bonan ŝancon por la tuta mondo.

Estas 1 400 milionoj da popolanoj en Ĉinio. Senĉese altiĝis la kapablo kaj kvaliteco de konsumado de ĉinoj. La kvanto de importitaj agrikulturaj produktaĵoj de Ĉinio okupas 10% de komerca sumo de tutmondaj agrikulturaj produktaĵoj. De la lastaj jaroj multaj fremdlandaj bongustaĵoj enmerkatiĝis en Ĉinion per Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Tial la ĉinoj havas pli diversajn elektojn por festa manĝo.

Per serio da efikaj rimedoj Ĉinio pli larĝigas sian pordon, kio solidigas la ekonomian bazon por trakti riskojn kaj defiojn. Kvankam okazis la epidemio de la nova koronari-virusa pneŭmonito dum ĉi-jara Printempa Festo, tamen malfacilaĵoj estas portempaj, kaj la kvalito de la merkato de Ĉinio ne ŝanĝiĝos. Multaj homoj preparas manĝojn hejme, tiel ili bezonas aĉeti manĝmaterialojn surrete. Nun iu elektronika komerca platformo povas liveri preskaŭ 10 000 specojn da manĝmaterialoj el pli ol 60 landoj. 250 miloj da homoj laboras eksterlande por liveri la servadon. La tutmondiĝo de manĝoj de ĉinoj dum Printempa Festo prezentis la firman volon de Ĉinio por grandigi malfermon kaj ĝui disvolvan ŝancon kun diversaj landoj. Tio fariĝos forta motoro por akceli kreskon de la tutmonda ekonomio kaj alportos al alilandaj popolanoj feliĉon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin