Al Ĉinio "granda ekzameno" estas preventado kaj kontrolado kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-01-27 18:15:50     Redaktoro:Ĝoja

Hodiaŭ estas la tria tago de la nova jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro kaj ĉinoj intense batalas kontraŭ la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso. Precipe kiam la epidemio renkontiĝas kun transportado dum Printempa Festo, kiu estas titolita "la plej grandskala migrado de la homaro en la tero", fariĝas rara la urĝeco, komplikeco kaj tikleco de reagado al la grava evento pri publika sano. Estas sendube, ke la ĉina kapablo trakti krizon de publika sekureco kaj la ĉina rega kapablo alfrontas "grandan ekzamenon".

En la lastaj 70 jaroj de la fondo de Ĉina Popola Respubliko Ĉinio senĉese perfektigis sistemon de regado de la ŝtato kaj altigis sian regadan kapablon en praktikado.

Se alfrontante transregionan rapidan plivastiĝon de la epidemio Ĉinio povas mobilizi kaj ordigi tutlandajn fortojn, efike kunlabori kun la internacia komunumo kaj establi kompleton da moderna kunreganta modelo transfaka, transregiona kaj translanda por trakti neatenditan eventon pri publika sano, kio ne nur havos gravan signifon por kontrolado de la epidemio sed ankaŭ pluapaŝe akcelos ŝtatan regan sistemon kaj modernigos regan kapablon, kaj pli bone turnos la avantaĝon de la sistemo en efikon de regado.

Alfrontante la rapidan plivastiĝon de la epidemio Ĉinio kontinue "reagas": kunvenis la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj decidis fondon de gvida teamo de la Centra Komitato de la KPĈ por trakti la epidemion; diversaj membroinstancoj de komuna preventado kaj kontrolado rapide laboris, faris kunaranĝojn, fortigis preventadon, savis pacientojn, faris scienc-esploron kaj publikigis informojn; la ĉina Ŝtata Konsilantaro anoncis plilongigon de la feriado de Printempa Festo; ĉiutage kunvenas ĉina Nacia Komisiono pri Sano por raporti pri stato de la epidemio; pli kaj pli da kuracistoj, flegistoj kaj varoj atingis la provincon Hubei; la urbo Wuhan urĝe konstruas provizoran hospitalon…Ĉinoj senfende ligas decidojn kaj agojn. Per altefika kaj preciza plenumo de politikoj Ĉinio faris kontraŭepidemian reton, kiu kovras kaj kvartalojn kaj la kamparon kaj maksimume garantias la sekurecon kaj sanon de la popolamasoj.

Samtempe la ĉina registaro persiste travideble publikigas informojn, ĝustatempe kaj precize raportas pri stato de la epidemio, kio ludis gravan rolon por stabiligi la socion kaj fortigi fidon de la popolamasoj. Sabate la registaroj en Pekino, Kantono, Hangzhou kaj Nankino publike esprimis "ne fermi urbon" kaj ĝustatempe kaj efike bremsis senbazajn onidirojn. Cetere, Ĉinio ĝustatempe raportis al la Monda Organizo pri Sano pri stato de la epidemio kaj dividis teknikajn informojn. Ĝenerala direktoro de la organizo Tedros Adhanom Ghebreyesus esprimis dankon al la ĉina registaro kaj opiniis, ke tio enkorpigas la gvidan rolon de Ĉinio sur la kampo de tutgloba sano.

Pri la agado de Ĉinio la internacia medicina gazeto The Lancet komentis, la fakoj montras, ke la ĉinaj kontraŭrimedoj atingas internacian normon.

Nun daŭras la "granda ekzameno" kaj la situacio ankoraŭ estas severa. "La epidemio signifas ordonon kaj preventado kaj kontrolado estas devo", Ĉinio devas laŭ stato reordigi kontraŭrimedojn kaj perfektigi laborojn, prezenti kontentan rezulton per reala agado al la ekzameno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin