Aperis 4515 konfirmitaj kazoj de pneŭmonio de la nova koronaria viruso en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-01-28 11:04:11     Redaktoro:Ĝoja

Laŭ informo de ĉina Nacia Komisiono pri Sano, ĝis la 24-a horo de la 27-a de januaro, aperis 4515 konfirmitaj kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en ĉinaj 30 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, inkluzive de 976 seriozaj kazoj, 106 kazoj de mortintoj kaj 60 kazoj resaniĝintaj kaj elhospitaliĝintaj. Nun 6973 estas suspektitaj kazoj.

Estas trovitaj 47833 homoj, kiuj intime kontaktis konfirmitajn kazojn, kaj 44132 homoj ricevas medicinan observadon. La 26-an de januaro 914 homoj sin liberigis el la medicina observado.

Laŭ raportoj aperis 8 konfirmitaj kazoj en Honkongo, 7 en Makao kaj 5 en Tajvano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin