Aperis kazoj infektitaj de la nova koronaria viruso en Germanio, Srilanko kaj Kamboĝo

(GMT+08:00) 2020-01-28 12:54:18     Redaktoro:Ĝoja

Lunde germana, srilanka kaj kamboĝa fakoj pri sano diris, ke la tri landoj respektive konfirmis siajn unuajn kazojn infektitajn de la nova koronaria viruso. Tiutage ankaŭ Kanano informis la duan kazon.

Lunde vespere prisana fako de germana Bavario publikigis deklaron anoncante, ke iu viro de Bavario estas konfirmite infektita de la viruso kaj jam izolita.

Lunde vespere fakulo de la srilanka Ministerio pri Sano atestis, ke estas konfirmita la unua kazo infektita de la viruso, la malsanulino venis el la ĉina provinco Wuhan kaj vojaĝis en Srilanko, nun ŝi akceptas kuracadon en ŝtata hospitalo pri infektaj malsanoj en Kolombo.

Lunde kamboĝa ministro pri sano diris, ke tiutage oni konfirmis la unuan kazo infektita de la viruso en Kamboĝo. La paciento estas ĉino, kune kun tri familianoj atingis Kamboĝon de la urbo Wuhan la 23-an de januaro kaj aperis simtomoj kaj lunde estas konfirmita. Nun li akceptas kuracadon en izolita ĉambro en hospitalo kaj la 3 familianoj estas observataj. Kaj la kamboĝa registaro serĉas homojn, kiuj eble intime kontaktis la pacienton.

Lunde La Toronta Publika Sano de Kanado deklaris, ke Kanado trovis la duan kazon de la viruso. La infektito estas edzino de la unua konfirmita paciento. Ili atingis la ĉinan urbon Wuhan kaj revenis al Kanado la 23-an de januaro per aviadilo. La edzo nun akceptas kuracadon kaj la stato estas stabila, kaj la edzino estas ilozita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin