Wuhan kiel eble plej frue garantios pli ol dekmil litojn por solvi malfacilan enhospitaliĝon de pacientoj febriĝantaj

(GMT+08:00) 2020-01-28 17:53:31     Redaktoro:Ĝoja

Ĝis la vespero de 28-a de januaro proksimume 6 mil kuracistoj kaj flegistoj el diversaj lokoj de Ĉinio atingos la provincon Hubei por subteni hubei-anojn kontraŭ la epidemio de pneŭnomio kaŭzita de la nova koronaria viruso, kaj por solvi malfacilan enhospitaliĝon de pacientoj febriĝantaj la urbo Wuhan, ĉefurbo de Hubei, kiel eble plej frue garantios pli ol dekmil litojn.

Marde en gazetara konferenco en Pekino la ĉina Nacia Komisiono pri Sano konigis, ke ĝis antaŭtagmezo de tiu tago 30 kuracaj grupoj konsistantaj de 4130 homoj atingis Hubei kaj ili partoprenas en laboroj kontraŭ la epidemio. Plimalfrue de tiu tago ankoraŭ 18 kuracaj grupoj konsistantaj de preskaŭ 1800 homoj atingos Wuhan.

Por solvi la malfacilan enhospitaliĝon de pacientoj febriĝantaj Wuhan plenforte konstruas du hospitalojn Huoshenshan kaj Shenleishan. Laŭplane en la du hospitaloj estos 2 mil ĝis 2,3 mil litoj kaj finkonstruiĝos la hospitalo Huoshenshan en la 2-a de februaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin