Alilandaj studentoj en Wuhan: "Ni bone fartas"

(GMT+08:00) 2020-01-28 18:55:55     Redaktoro:Ĝoja

La epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso estas atentata de la mondo. Laŭ neplena statistiko troviĝas pli ol dekmil alilandaj studentoj en la urbo Wuhan, kaj dum la vintra feriado al restaj studentoj, kiuj ne revenis hejmlandojn, oni rekomendis: restu en ĉambroj ne iru eksteren. Kiel ili fartas? Raportistoj de la Ĉina Komunikila Grupo faris intervjuon al kelkaj tiaj studentoj.

Hassan Bakari venis de Tanzanio. En telefona intervjuo li rakontis pri sia vivo: "Estas garantiisto ĉe nia domego kaj pretas respondi nian ĉiun demandon kaj doni ĉiun helpon al ni. Ni ricevis de la universitato medicinan termometron kaj ĉiutage ni raportas pri nia stato al la universitato. Nia ĉiutaga vivo estas en ordo. Ni ĉiutage ricevas 4 maskojn."

Hassan Bakari estas profesia instruisto kaj nun lernas kursojn por doktoriĝo. Li konfirmis la ĉinajn kontraŭrimedojn. Li diris: "La rimedoj estas pravaj. Ĉar fakte iuj infektitoj nun troviĝas en la latenta periodo sen iu ajn simptomo, kio estas la plej malfacile kontrolata. Tial la urbo Wuhan sin fermis."

Kenja studento Silas Totoleta sciigis raportistojn en telefono: "Ni restas en ĉambroj en universitato, troviĝas akvo kaj elektro, ankaŭ manĝaĵoj estas liveritaj de restoracioj en la universitato. Ni povas aĉeti necesaĵojn en supermerkatoj de la universitato."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin