Ĉinio gajnos sukceson en batalo kontraŭ epidemio de pneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso

(GMT+08:00) 2020-01-29 15:13:38     Redaktoro:Pluveta

Marde en la Popola Granda Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano.

Xi diris, ke la ĉina registaro donis altan atenton al preventado kaj kontrolado, kaj rapide alprenis serion da fortaj rimedoj por bremsi la epidemion, kaj la ĉina popolo forte kaj serioze batalas kontraŭ la epidemio. La popola sano kaj sekureco ĉiam estas la plej grava afero. Mi kredas, ke ni gajnos sukceson en la batalo kontraŭ la epidemio.

Tedros diris, ke post la eksplodo de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso, Ĉinio ekzamenis kaj distingis la patogenan organismon en rekorda mallonga tempo kaj dividis la informojn de la tuta gena sinsekvo de la viruso kun la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj landoj. Vizaĝe al la epidemio, la ĉina registaro elmontris firman politikan determinon kaj rapide alprenis serion da fortaj rimedoj por bremsi la epidemion. Mi kredas, ke la ĉinaj rimedoj povos efike kontroli kaj venki la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin