Lastatempe en Pekino rekonstruiĝas la hospitalo Xiaotangshan, kiu estis konstruita en 2003 por batalo kontraŭ la epidemio Sars. Ĝi refunkiiĝos baldaŭ por trakti la nunan epidemion de peneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso. Raportistoj propre vizitis la konstruejon kaj trovis, ke ekde la 28a de januaro jam komenciĝis la rekonstruado de la hospitalo. La rekonstruada laboro daŭras 24-hore por plej frue refunkciiĝi.