Plivastiĝis konstrua skalo de hospitalo Leishenshan en Wuhan

(GMT+08:00) 2020-01-29 16:56:05     Redaktoro:Pluveta

Nuntempe jam plenumiĝis la tuta desegno de la unua kaj dua periodoj de konstruado de hospitalo Leishenshan en Wuhan, Hubei-provinco. Laŭ informo pri la plej nova desegno, la tuta hospitalo Leishenshan areas je 60 000 kvadrataj metroj. La aero de kvaranteno okupas 51 000 kvadratajn metrojn kun 1 600 hospitallitoj, la vivregiono de kuracistoj okupas 9 000 kvadratajn metrojn, kie povas vivi pli ol 2 000 kuracistoj.

Ĝis tagmezo de la 29a de januaro, la bazaj konstruaĵoj de hospitalo Leishenshan jam estas plenumitaj. La instalado de muroj de dormoĉambroj numero 1, 2, 7 de kuracistoj jam plenumiĝis.

En la video, niaj kolegoj gvidos vin vidi la konstruadon de la hospitalo. Samtempe ni povos kune vidi la ĉinan konstruadan rapidecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin