Ĉinio ludos tri superecojn por preventi kaj regi epidemion

(GMT+08:00) 2020-01-29 18:36:42     Redaktoro:Pluveta

La 28an de januaro intervidiĝante kun Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de Monda Organizo pri Sano, ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio ni havas fidon kaj kapablon por venki la epidemion. Pri tio Tedros diris, ke la agmaniero alprenita de Ĉinio estas ege forta. Laŭ la cirkonstancoj li opinias la agadon konvena kaj tre grava. La alta takso de Tedros prezentis la komprenon kaj subtenon de la internacia komunumo pri ĉinaj agmanieroj por preventi kaj regi la epidemion.

Post eksplodo de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso la rapida reago de la ĉina registaro profunde impresis la mondon. Ĉinoj konkursas kun la tempo por venki la epidemion.

Estas menciinde, ke post la eksplodo de la epidemio ĉina prezidanto Xi Jinping propre gvidis kaj aranĝis la konstraŭepidemian laboron kaj petis la ĉinan ĉefministron Li Keqiang viziti Wuhan por transdoni la zorgon kaj kuraĝigon de la Centra Komitato kaj la tutlanda popolo al la lokanoj. Tio prezentis, ke la vivo kaj sano de la popolanoj estas supera al ĉio alia.

Pro la rapida decido de altranguloj de Ĉinio kaj la unueca aranĝo la tuta socio de Ĉinio komencis grandskalan publiksanan protektadon.

Je la 3a horo de la 29a de januaro30 milionoj da homoj spektis konstruadon de du hospitaloj en Wuhan surrete. Laŭ la datumoj, pli ol 10 milionoj da homoj rigardis la surlokan rektan dissendon pri konstruado de hospitalo Leishenshan, kaj pli ol 20 milionoj da homoj rigardis la surlokan rektan dissendon pri konstruado de hospitalo Huoshenshan. Malrapida surloka rekta dissendo pri batalo kontraŭ la epidemio allogas altan atenton de miliardoj da retumantoj.

Nun la situacio de la kontraŭepidemia laboro ankoraŭ estas serioza. La penado de ĉinoj protektas ne nur la ĉinojn, sed ankaŭ la tutmondajn popolanojn. Per la sistema supereco, forta sciencteknika garantio kaj profunda humana emocio Ĉinio havas fidon kaj kapablo por venki la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin