Ĝenerala direktoro de MOS agnoskis preventadon kaj regadon de Ĉinio pri epidemio

(GMT+08:00) 2020-01-30 15:53:46     Redaktoro:Selena

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus, kiu ĵus revenis de Ĉinio al Ĝenevo, merkrede vespere konigis al raportistoj plej freŝan staton de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso, esprimante agnoskon kaj aplaŭdon al Ĉinio pri ĝia preventado kaj regado de la epidemio.

En la gazetara konferenco, Tedros diris, ke nun la nombro de konfirmitaj kazoj de la pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso superis 6 000, kaj tiuj aperis en 16 landoj. Laŭ la nuna situacio, la Monda Organizo pri Sano ĵaŭde okazigos kunvenon de komisiono pri urĝaj aferoj por decidi, ĉu la epidemio fariĝu urĝa evento de publika sano internacie atentata.

Li diris, ke li estis inspirata dum interparolo kun ĉina prezidanto Xi Jinping kaj konsentis parolon de Xi, ke Ĉinio prenis rimedojn, kiuj ne nur favoras al Ĉinio, sed ankaŭ utilas al aliaj regionoj de la mondo. Li aldonis, ke li aplaŭdis Ĉinion pro ĝia ampleksa klopodo en preventado kaj regado de la epidemio.

Rimedoj prenitaj de Ĉinio efektive reduktis cirkuladon de la nova koronaria viruso al aliaj landoj.

Samtempe kun tio, li refoje akcentis gravan rolon de internacia kunlaboro en regado de la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin