Li Keqiang prezidis kunvenon por aranĝi laborojn kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-01-30 19:18:09     Redaktoro:Selena

Merkrede ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidis kunvenon kaj aranĝis laborojn por trakti la epidemion de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso. La kunveno montris, ke kvankam preventa kaj rega laboro estas sufiĉe forta, tamen la epidemio ankoraŭ estas en la disvastiĝa stato, kaj en partaj regionoj la situacio eĉ pli serioziĝas. Aŭtoritatoj sur diversaj niveloj devas alpreni sciencajn kaj rigorajn rimedojn por reteni pluan disvastiĝon de la epidemio.

La kunveno emfazis, ke oni devas plifortigi preventadon kaj regadon de la epidemio, tutforte savi malsanulojn kaj redukti mortokvanton, akurate publikigi informojn pri preventado kaj regado de la epidemio, rapidigi esploron kaj ellaboron de vakcinoj kaj garantii provizadon de viv-bezonaĵoj.

La kunveno ankaŭ postulis bone aranĝi preventan kaj regadan laboron pri homoj, kiuj revenos post ferio de la Printempa Festo kaj konvene trakti demandon de homoj, kiuj restas en aliaj landoj pro vojaĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin