Ĉinio havas plenan konfidon kaj kapablon gajni batalon kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-01-31 15:34:10     Redaktoro:Selena

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying vendrede respondis demandon pri tio, ke la Monda Organizo pri Sano (MSO) deklaris pneŭmonian krizon kaŭzitan de la nova koronari-viruso kiel publikan san-krizon de internacia zorgo.

Hua diris, ke ekde la ekapero de la nova koronari-virusa epidemio, la ĉina registaro prenis la plej ampleksajn kaj rigorajn rimedojn por preventado kaj regado, orientite de alta respondeco al sano de la popolo. Multaj rimedoj el ili jam superis la postulojn de la Internacia Regularo pri Sano. Ĉinio havas plenan konfidon kaj kapablon gajni batalon kontraŭ la epidemio.

Samtempe surbazite de la sinteno de malfermo, travidebleco kaj respondeco, la ĉina flanko ĝustatempe raportis al la koncernaj flankoj informojn pri epidemio kaj decidis sekvencon de virusa geno. La MSO kaj multaj landoj donis al tio plenan aprobon kaj altan takson.

Hua montris, ke Ĉinio havas striktan komunikadon kaj bonan kunlaboron kun la MSO. Ĝiaj spertuloj ĵus faris enketon kaj la ĝenerala direktoro D-ro Tedros Adhanom Ghebreyesus ankaŭ finis sian viziton al Ĉinio. Ili interŝanĝis opiniojn pri preventado kaj regado de la epidemio kun la ĉina flanko, plene aprobis la laboron de Ĉinio, kaj alte taksis la grandan kontribuon de Ĉinio al la mondo rilate al batalo kontraŭ la nova koronari-viruso. Ĉinio klopodos kun la MSO kaj ĉiuj landoj por protekto de la monda kaj regiona sekureco pri publika sano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin