Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-01-31 16:47:40     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis kondolencajn mesaĝojn al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de esperantisto Peťo Rybín:

Saluton, karaj geamikoj! Mia nomo estas Peťo Rybín, kaj mi loĝas en urbo Liptpvský Mikuláš, en mez-Eŭropa Slovakio. Jes, mi scias pri la pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso, okazanta en Ĉinio. Mi scias pri ĝi relative multe, ĉar mi spektas novaĵojn pri ĝi en televido. Nek la urbo, nek la lando, kie mi loĝas ne estis bonŝance trafita per la viruso, sed jes, en nia lando oni faras preventon kontraŭ la viruso. Nek en la urbo Wuhan, nek en aliaj ĉinaj urboj, mi havas neniajn amikojn, sed mi volas diri al homoj en urbo Wuhan kaj en Ĉinio, ke ĉiuj ne nur esperantistoj en Slovakio simpatias kun vi, kaj ni deziras al vi, ke vi rapide venku la viruson kaj gajnu! Kaj ke vivo en via lando normaligu kiel eble plej rapide kaj plej frue!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin