Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-01 17:59:15     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en Wuhan, la ĉefurbo de Hubei-provinco. En Hubei estas esperantistoj. Kia estas ilia ĉiutaga vivo nun? Ĉu la provizado de ĉiutagaj necesaĵoj estas normala? Ni petas tiujn esperantistojn iom paroli pri tio.

Ĉu vi povus simple prezenti vin mem? Kiu urbo en la provinco Hubei estas via hejmloko?

Mi estas Wang Guiying, 55-jara. Mi estas ĝenerala sekretariino de Hubei-a Esperanto-Asocio. Mi loĝas en la urbo Wuhan. Huanan-a Bazaro de Maraĵoj, kie estis trovita nova koronaria viruso, estas je ĉirkaŭ 1,3 kilometroj for de mia loĝkvartalo.

Bonvolu informi nin pri situacio de la epidemio en via urbo

La 20an de januaro, mia filino telefonis al mi, ke ŝia edzo enhospitaliĝis pro febro. Ŝi konsilis al ni ĉiuj porti maskon, kiam ni elhejmiĝos. Bonŝance ŝia edzo estis trafita de normala pneŭmonio kaj jam elhospitaliĝis. Tiam ni ĉiuj maltrankviliĝis pri la epidemio kaj nuligis renkontiĝojn kun parencoj dum ferioj de la Printempa Festo.

Poste ni informiĝis, ke ĉefministro Li Keqiang vizitis nian urbon por inspekti preventan laboron, kaj multaj medicinaj materialoj estas kontinue senditaj al nia urbo. Ni sentas solidarecon de la tuta lando. Kvankam la situacio estas ankoraŭ serioza, tamen ni estas memfidon pri fina venko en la batalon.

Kiel vi pasigis feriojn de la Printempa Festo ĉi-jare?

Ni kutime vizitas parencojn kaj amikojn. Sed ĉijare mi pasigis la feston nur kun miaj edzo kaj filo. Ni nuligis planitajn renkontiĝojn kun parancoj. En la jarfina tago laŭ la ĉina luna kalendaro, ni tostis je nia sano en la nova jaro kun parancoj per poŝtelefono.

Cetere mi ankaŭ sendis elektronikajn ruĝkovertojn entenantajn monon al la juna generacio por fortigi festan etoson kaj mildi la maltrankvilon.

Kia estas via ĉiutaga vivo? Ĉu la provizado de ĉiutagaj necesaĵoj estas normala?

Post fermo de la trafiko en la urbo, la loka aŭtoritato prenis rimedojn: 2 aŭ 3 veturiloj estas aranĝitaj al ĉiu loĝkvartalo por transporti necesaĵojn. Mia filo mendis manĝaĵojn per interreto. Ni jam adaptiĝis al la nova vivstato.

Ĉu iu el viaj parencoj aŭ amikoj laboras en hospitalo? Kion vi volas diri al medicinaj laborantoj?

Neniu. Sed mi volas diri al tiuj medicinaj laborantoj, ke ni dankas ilin pro ilia laboro. Ili estas en danĝera stato por savi malsanulojn kaj savi la urbon, forlasante familian kuniĝon dum la Printempa Festo. Ni ĉiuj devas bone protekti nin mem por danki ilin kaj danki nian landon.

Kion vi plej deziras fari post fino de la epidemio?

Mi deziras renkontiĝi kun miaj familianoj, parencoj kaj amikoj por celebri nian venkon. Mi volas diri al miaj kolegoj kaj amikoj, ke mi kaj miaj familianoj bone fartas, kaj mi dankas ilin pro ilia zorgo.

Ĉu vi sentas helpon el la tuta lando?

Mi informiĝis de televido, ke medicinaj teamoj el aliaj lokoj atingis nian urbon por kunhelpi kuracadon de la infektitoj. Cetere multaj medicinaj materialoj estas kontinue senditaj. Ĉio ĉi konsolis nin. En vespero de la 27a da januaro, kiam iuj laŭte kantis la kanton Mi kaj Mia Patrolando kaj kriis "kuraĝe, Wuhan", mi estis emociita kaj kantis kune kun ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin