Li Keqiang telefonis al prezidanto de Komisiono de EU

(GMT+08:00) 2020-02-01 17:02:35     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe ĉina ĉefministro Li Keqiang invitite telefonis al Ursula von der Leyen, prezidanto de Komisiono de EU.

Li Keqiang diris, ke la ĉina registaro ĉiam prenas la vivon kaj sanon de la ĉina popolo en la unuan lokon kaj publike, travideble kaj laŭorde faras kontraŭepidemian laboron por preventi disvastiĝon de la epidemio kaj garantii normalan vivon de la popolanoj kaj la ĉinaj elmigrintoj. La ĉina registaro kaj popolo havas fidon, firman volon kaj kapablon por venki la epidemion.

Ursula von der Leyen diris, ke EU alte respektas kaj konsentas la kontraŭepidemiajn rimedojn de Ĉinio, admiras la rapidecon de Ĉinio por respondi al la epidemio kaj volas laŭeble liveri helpon kaj oportunon por aĉetado de medicinaj materialoj de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin