Ĉina kaj rusa ministroj pri eksterlandaj aferoj telefone konversaciis

(GMT+08:00) 2020-02-02 14:26:07     Redaktoro:Xiao
Sabate, la 1an de februaro, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lasvrov laŭ interkonsento.

Lavrov diris, ke la rusa flanko plene rekonas kaj alte laŭdas la ĉinan flankon pro ĝiaj efikaj rimedoj kontraŭ pneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso, kaj kredas, ke minaco de la epidemio estos forigita baldaŭ. Li aldonis, ke vendrede rusa prezidento Vladimir Putin sendis kondolencan mesaĝon al ĉina prezidanto Xi Jinping, dirante, ke la rusa flanko plenforte subtenos Ĉinion en la batalo kontraŭ la epidemio, kaj volas liveri necesajn medicinajn materialojn kaj sendi specialistan delegacion al Ĉinio por kunlaboro pri esplorado de vakcino kaj medikamentoj kontraŭ la malsano.

Wang dankis prezidenton Putin pro lia mesaĝo al prezidanto Xi, dirante, ke tio reflektas firman reciprokan fidon inter la du ŝtatestroj kaj altan nivelon de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko. Li akcentis, ke la ĉina popolo estas unuanima kaj solidara en severa batalo kontraŭ la epidemio, kaj Ĉinio estas kapabla kaj memfida pri fina venko en la batalo.

Wang diris ankaŭ, ke la ĉina registaro aktive respondis al enlandaj kaj eksterlandaj raciaj zorgoj en malferma kaj travidebla maniero, kio jam gajnis aprezon de la internacia komunumo, inkluzive de Rusio kaj la Monda Organizo pri Sano. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano alte taksis rezolutajn kaj fortajn rimedojn prenitajn de Ĉinio kaj esprimis fidon pri venko de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio. Wang aldonis, ke la ĉina flanko dankas la rusan flankon pro ĝiaj medicinaj materialoj kaj bonvenigas rusajn specialistojn iri al Ĉinio por rilataj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin