Telefone interparolis ĉina kaj germana ministroj pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2020-02-02 14:55:18     Redaktoro:Xiao
Sabate, la 1an de februaro, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Josef Maas laŭ interkonsento.

Maas esprimis subtenon al la batalo de Ĉinio kontraŭ pneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso. Li aprezis Ĉinion pro ĝia malferma, travidebla kaj kunlaborema sinteno kaj ĝiaj fortaj kaj efikaj rimedoj. Li diris, ke la germana registaro jam liveris al Ĉinio certan kvanton da bezonataj medicinaj materialoj kaj volas liveri pluan helpon laŭ la bezono de Ĉinio.

Wang informis Maas pri freŝa progreso en preventado kaj regado de la infekta malsano kaj emfazis, ke la ĉina registaro metas la sekurecon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon kaj faras sian plejeblon por konservi sekurecon de publika sano, kaj ke la sano kaj ĉiutaga vivo de ĉinaj civitanoj en Germanio estas garantiitaj. Li aldonis, ke Ĉinio estas kapabla kaj memfida pri fina venko en la batalo. Ĉinio volas intensigi kunlaboron kun la internacia komunumo, inkluzive de Germanio, kaj esperas, ke la germana flanko objektive kaj racie rigardos la laboron de Ĉinio kontraŭ la epidemio, donos gravecon al la aŭtoritata propono de la Monda Organizo pri Sano kaj certigos normalan komunikadon inter la du landoj.

Mass diris, ke la germana flanko subtenos komunikadon kun la ĉina flanko kaj agos kune kun Ĉinio por trakti defion de la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin