La hospitalo Huoshenshan, kun 1 000 litoj, estas provizora hospitalo dediĉita al kuracado de pacientoj infektitaj per nova koronaria viruso.
La medicina personaro konsistas el 950 homoj el hospitaloj sub la Komuna Loĝistik-Subtena Trupo de la Popola Liberiga Armeo (PLA), kaj 450 el medicinaj universitatoj de la terarmeo, mararmeo kaj aerarmeo de PLA. Ili estis senditaj al Wuhan pli frue.