Ĉina ĉefministro urĝas stabilan provizadon de ŝlosilaj medicinaĵoj por kontraŭvirusa preventado

(GMT+08:00) 2020-02-02 16:16:54     Redaktoro:Xiao

Ĉina ĉefministro Li Keqiang urĝis oficialulojn certigi plenan provizadon kaj stabilan prezon de medicinaj materialoj dum sia vizito al la Nacia Mobiliza Centro por Ŝlosilaj Medicinaj Provizaĵoj. Li urĝis kompaniojn pri rilataj medicinaĵoj rapidigi sian produktadon kaj altigi la kapablon por stabila provizado. Li alte taksis la klopodojn de medicinaj laboristoj ĉe la frontlinio de la batalo kontraŭ la epidemio. Li esperis, ke ĉiuj medicinaj personoj bone protektos sin mem. Li ordonis, ke ŝlosilaj kuracaj materialoj nepre estu liveritaj unue al medicinaj laborantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin