Cifereca ekonomio evidentigas sian rolon meze de epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-02 17:03:56     Redaktoro:Xiao

Pro eksplodo de pneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso, Ĉinio prenis rigorajn rimedojn de prevento kaj regado kontraŭ la viruso por laŭeble redukti fluadon kaj amasiĝon de homoj kaj tiel bridi disvastiĝon de la viruso. Tial dum ferioj de la Printempa Festo ne videblis densaj homfluoj en vendejoj, restoracioj, kinejoj kaj vidindaj lokoj. Tio vekis maltrankvilon de la ekstera mondo pri ekonomia kresko de Ĉinio. Fakte, en la nuna epoko kun prospera ekonomio de interreto, oni ankoraŭ povas normale efektivigi laboron, lernadon kaj konsumadon sen eliro. Fronte al la epidemio, cifereca ekonomio fariĝas grava apogilo de la ĉina socio.

Sinjorino Han loĝas en Pekino. De post la apero de la nova koronaria viruso, ŝi kaj ŝiaj familianoj ĉiutage restis en sia hejmo. Han aĉetis freŝajn fruktojn kaj ĉiutagajn necesaĵojn per la reto por kontentigi bezonon de la tuta familio. Krome, ŝi elektis belajn vestojn rekomenditajn de siaj amikoj per la socia komunikilo WeChat, dum ŝia edzo sin distris per foŝtelefonaj ludoj kaj rigardado de filmoj, kaj ŝia filino aŭskultis lecionojn de retaj kursoj sen prokrasto.

La ĉiutaga vivo de sinjorino Han reflektas disvolviĝon de la cifereca ekonomio. Donitaĵoj montris, ke la skalo de la ĉina cifereca ekonomio kreskis de 11,2 duilionoj da juanoj en 2012 ĝis 31,3 duilionoj da juanoj en 2018, okupante la duan lokon de la mondo. Nun meze de la epidemio evidentiĝas la rolo kaj valoro de la cifereca ekonomio.

Lastatempe, per siaj proviz-ĉenaj avantaĝoj, ĉefaj elektronik-komercaj platformoj de Ĉinio ludis pozitivan rolon en distribuado kaj vendado de varoj por certigi merkatan provizadon dum la epidemio. La forta loĝistika reto kaj bona trafika infrastrukturo de la lando certigas transporton kaj ekspedon de varoj aĉetitaj per la reto malgraŭ la epidemio. La kvanto de la ekspresa servo de Ĉinio okupis la unuan lokon en sinsekvaj ses jaroj ekde 2014.

Nun Ĉinio estas en intensa batalo kontraŭ la epidemio. La ekonomio estas iagrade influata, tamen rapida disvolviĝo de la cifereca ekonomio neŭtrigas plejpartan negativan influon, kaj restas la grandega merkato. Ĉinio estas memfida kaj kapabla, ke ĝi fine venkos la epidemion kaj subtenos longtempan kaj stabilan kreskon de la ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin