Ĉina ĉefministro emfazas certigi medicinajn provizaĵojn por batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-03 10:48:55     Redaktoro:邱杰明
Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis pli grandajn klopodojn por akceli la fabrikadon kaj certigi la liveradon de ŝlosilaj medicinaj produktoj por bremsi la epidemion kaŭzitan de la nova koronaria viruso.

Li, ankaŭ estro de la gvida grupo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri prevento kaj regado de la nova koronaria viruso, faris la rimarkojn sabate dum inspektado en nacia kunordiga centro pri ŝlosilaj medicinaj provizaĵoj por prevento kaj regado de la epidemio.

Li emfazis la gravecon de pli rapida fabrikado kaj pliigo de la liverado de ŝlosilaj medicinaj produktoj kiel protektaj vestaĵoj kaj maskoj kaj la bezonon plene ekspluati la potencian produktkapablon kaj vetkuri kun tempo por pliigi produktadon surbaze de certigo de kvalito.

Li emfazis, ke kuracistoj, kiuj kontraŭbatalas la epidemion, havas prioritatan akiri tiujn provizaĵojn, kaj petis la nacian kunordigan mekanismon asigni pli da medicinaj resursoj al ŝlosilaj regionoj forte trafitaj de la viruso.

Dum videa konversacio kun fabrikaj kompanioj pri medicinaj provizaĵoj, Li demandis pri ilia produktado kaj esprimis salutojn al la laborantoj, kiuj laboras dum la ferioj.

Li ankaŭ emfazis la gravecon certigi la liveradon de ĉiutagaj necesaĵoj por la publiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin