Ĉinio substrekas regadon de epidemio en publikaj ejoj post ferioj

(GMT+08:00) 2020-02-03 14:28:23     Redaktoro:邱杰明

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano alvokis klopodojn por plifortigi preventon kaj regadon de la epidemio en publikaj ejoj kaj transportaj veturiloj.

Wang Bin, oficialulo de la komisiono, diris, ke por bridi disvastiĝon de la nova koronaria viruso, la komisiono publikigis gvidliniojn pri regado de la epidemio en publikaj ejoj kaj publikaj transportaj instalaĵoj kaj ankaŭ por malsamaj homgrupoj.

Wang diris, ke baldaŭ finiĝos la pliigitaj ferioj de la ĉina lunkalendara novjaro, multaj homoj revenos al la laboro. Ŝi emfazis plifortigi rimedojn de seninfektigo, ventolado kaj aranĝado de disaj sidlokoj por publika transportado inkluzive de busoj, trajnoj, aviadiloj kaj pramoj. Ŝi diris, ke ankaŭ taksioj devas esti malinfektitaj ĉiutage antaŭ veturigo de klientoj.

Ŝi ankaŭ emfazis intensigi seninfektigon, sanitaran kaj korp-temperaturan monitoradon en publikaj ejoj inkluzive de hoteloj, aĉetcentroj, superbazaroj kaj oficejaj konstruaĵoj, kaj akcentis, ke homoj laborantaj en ĉi tiuj lokoj devas porti maskojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin