MOS kaj landoj laŭdas efikajn rimedojn de Ĉinio en batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-04 14:50:30     Redaktoro:Selena

La Plenuma Estraro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) okazigis sian 146an Sesion lunde en la stabejo de la organizo en Ĝeveno. Ĝenerala direktoro de la organizo Tedros Adhanom Ghebreyesus diris en la kunveno, ke la organizo havas striktan komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio kaj forte subtenas la klopodojn de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo en la batalo kontraŭ la epidemio.

Li diris, ke la taktiko de Ĉinio estas ne nur forta, sed ankaŭ efika, tio estas koncentriĝi al la centra regiono de la epidemio; krom Ĉinio, nur 23 aliaj landoj raportis 146 konfirmitajn kazojn; la nombro estas tre malgranda kompare kun aliaj epidemioj, kaj oni ne devas esti panikaj.

Tedros diris ankaŭ, ke ĉiuj landoj devas havi racian kaj sciencan tutecan konsideron surbaze de faktoj; antaŭgardo estas necesa, tamen oni ne devas efektivigi troajn reagojn. Li akcentis, ke la Monda Organizo pri Sano ne proponas al diversaj landoj preni ian ajn rimedon limigantan vojaĝon aŭ komercon. Li vokis la internacian komunumon plifortigi subtenon al landoj kun malforta sanprotekta sistemo kaj intensigi laborojn pri kuracado de pacientoj kaj esplorado de vakcinoj.

En la kunveno, pluraj landoj alte taksis la klopodojn de Ĉinio por prevento kaj regado de epidemio kaj ĝian kontribuon al la publika sano de la mondo. Nome de afrikaj landoj, tanzania oficialulo esprimis simpation al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj dankis la ĉinan registaron pro ĝiaj fortaj rimedoj kontraŭ la epidemio. La oficialulo emfazis, ke ĝuste pro la grandaj klopodoj kaj oferoj de Ĉinio, estas neniu konfirmita kazo en Afriko, kaj ke la afrikaj landoj fortigos sian antaŭgardon kaj esperas ricevi subtenon de la Monda Organizo pri Sano kaj Ĉinio.

  Ankaŭ multaj aliaj landoj esprimis subtenon al la klopodoj de Ĉinio por la batalo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin