Proparolanto: Usono devas respekti klopodojn de Ĉinio por prevento kaj regado de epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-04 14:51:33     Redaktoro:Selena

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke Usono devas havi objektivan, justan, trankvilan kaj racian sintenon pri la klopodoj de Ĉinio por prevento kaj regado de epidemio, sin deteni de troaj reagoj kaj labori kun Ĉinio por kontraŭbatali novan koronarian viruson. Hua diris, ke la ĉina flanko rimarkis, ke Usono kelkfoje esprimis sian volon liveri helpon al Ĉinio.

Estis raporto, ke usona prezidento Donald Trump diris dimanĉe dum intervjuo kun raportistoj, ke Usono fundamente fermis kanalojn el Ĉinio, por malebligi la eniron de miloj kaj dekmiloj da homoj eble infektitaj per la viruso, kaj ke Usono liveras grandegan helpon al Ĉinio.

Responde al ĉi-rilata demando de raportisto, Hua diris en gazetara konferenco, ke la ĉina registaro kaj la popolo plenforte agas por kontraŭbatali la viruson. Ĉinio prenis rezolutajn kaj efikajn rimedojn por bridi disvastiĝon de la viruso, kaj montriĝas efiko en la laboro. Ŝi diris, ke multaj homoj estis infektitaj per la viruso, tamen la mortkvanto de 2,1% estas pli malgranda ol tiuj de Ebola kaj Sars. Ŝi aldonis, ke Ĉinio estas memfida kaj kapabla pri fina venko en la batalo kontraŭ la epidemio, kaj ke la klopodoj de Ĉinio por la batalo estas plene agnoskitaj de la Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin