Hospitalo Huoshenshan komencis akceptis pacientojn

(GMT+08:00) 2020-02-04 16:10:54     Redaktoro:Pluveta

La hospitalo Huoshenshan en Wuhan estas provizora hospitalo dediĉita al kuracado de pacientoj infektitaj per nova koronaria viruso. Marde unua grupo da pacientoj estis senditaj al la hospitalo.

La hospitalo konstruita en dek tagoj, kun 1 000 litoj, estas difinita por kuraci konfirmitajn infektitojn. 1 400 armeaj medicinistoj estis senditaj al la hospitalo. Estro de apoteko de la hospitalo diris, ke la apoteko estas provizita per diversaj antivirusaj medikamentoj uzataj por kuraci la pacientojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin