Pacientoj infektitaj per nova koronaria viruso en Ĉinio restas en hospitalo dum 5 ĝis 20 tagoj

(GMT+08:00) 2020-02-04 19:30:50     Redaktoro:Pluveta

Jiao Yahui, oficialulo de la Nacia Komisiono pri Sano, diris marde en gazetara konferenco, ke la averaĝa hospitala restado de pacientoj de pneŭmonio kaŭzita de nova koronaria viruso en Ĉinio varias inter 5 kaj 20 tagoj.

Jiao diris, ke statistikoj montris, ke pacientoj en Hainan-provinco pasigis averaĝe kvin tagojn en hospitalo antaŭ elhospitaliĝo, dum la tempo en hospitalo daŭris 20 tagojn por tiuj en Hubei-provinco, kie la viruso estis rimarkita unue. Jiao aldonis, ke tiuj infektitaj per la viruso ekster Hubei estas enhospitaligitaj averaĝe dum pli ol naŭ tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin