Estro de MOS vokis ĉiujn landojn ne limigi vojaĝon kaj komercon

(GMT+08:00) 2020-02-05 10:28:16     Redaktoro:Selena

Iuj landoj deklaris vojaĝajn kaj komercajn restriktojn pro disvastiĝo de la nova koronaria viruso en Ĉinio, ekzemple malpermesi eniron de fremdlandanoj, kiuj vizitis Ĉinion en la pasintaj 14 tagoj, rifuzi eniron de ĉinaj civitanoj kun vizo donita de Hubei-provinco, ĉesi doni vizon kaj nuligi flugojn. Tiuj rimedoj tute ne konformas al la propono de la Monda Organizo pri Sano (MOS).

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris lunde en kunveno de la Plenuma Estraro de la organizo, ke ĉiuj landoj devas havi racian kaj sciencan tutecan konsideron surbaze de faktoj; antaŭgardo estas necesa, tamen oni ne devas efektivigi troajn reagojn. Li akcentis, ke la Monda Organizo pri Sano ankoraŭ persistas pri sia antaŭa propono ne limigi vojaĝon kaj komercon.

Ambasadoro Li Song, vicreprezentanto de Ĉinio al Ĝeneva Oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, diris en la kunveno, ke la internacia komunumo devas juste, objektive, trankvile kaj racie rigardi la novan malsanon, sed ne troe kaj negative interpreti la epidemion aŭ krei panikon kaj eĉ pliigi timon, ĉar tio povas serioze malhelpi internacian kunlaboron en prevento kaj regado de epidemioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin