Xi emfazis laŭleĝajn preventon kaj regadon de infektadon

(GMT+08:00) 2020-02-06 11:11:45     Redaktoro:Selena

Prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis pli grandajn klopodojn de leĝdono, leĝplenumo, juĝado kaj leĝ-observo por plifortigi la kapablon efektivigi laŭleĝajn preventon kaj regadon de infektado.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la deklaron, kiam li prezidis la trian kunvenon de la Komisiono pri Ĉiuflanka Laŭleĝa Regado de la Centra Komitato de la KPĈ. Xi estas la estro de la komisiono.

Membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ Li Keqiang, Li Zhanshu kaj Wang Huning, kiuj estas vicestrojoj de la komisiono, ĉeestis la kunvenon.

En la kunveno estis adoptitaj dokumentoj inkluzive de la gvidlinioj de la komisiono pri praktikado de laŭleĝaj prevento kaj regado de infektado de pneŭmonito kaŭzita de la nova koronaria viruso.

Dum parolado en la kunveno, Xi diris, ke la prevento kaj regado de infektado estas en ŝlosila momento, kaj emfazis la plej grandan gravecon efektivigi la laboron laŭleĝe, science kaj orde.

Xi parolis pri la neceso plibonigi leĝdonon koncernan al prevento kaj regado de epidemio, plifortigi konstruadon de subtenaj institucioj kaj kompletigi punajn procedojn.

Xi diris, ke leĝoj kaj regularoj pri prevento kaj regado de epidemio kaj krizokaza reago devas esti rigore plenumataj, taksado de riskoj devas esti plibonigita kaj decidoj devas esti faritaj prudente kaj konforme al la leĝo.

Li ankaŭ emfazis rigoran plenumadon de leĝo pri prevento kaj regado de infektaj malsanoj kaj la regularo pri ĝia efektivigo, leĝoj pri protektado de sovaĝaj bestoj kaj animala kvaranteno, kaj ankaŭ regularo pri reago al krizo de publika sano.

Xi alvokis severan baton al kontraŭleĝaj agoj kaj krimoj, inkluzive de rezistado kontraŭ klopodoj por prevento kaj regado de epidemio, sturmo al medicinaj laborantoj, fabrikado kaj vendado de falsaj produktoj, dissemado de famoj, kiu subfosas preventon kaj regado de epidemio.

Xi akcentis, ke donacoj kaj ricevado de donacoj devas esti efektivigitaj laŭ la leĝo, kaj ĉiuj donacitaj mono kaj varoj devas esti uzataj por prevento kaj regado de epidemio en akurata maniero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin