Ĉina prezidanto renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro

(GMT+08:00) 2020-02-06 11:27:10     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke la ĉina registaro kaj ĉina popolo nun klopodas por batali kontraŭ la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso, kaj ke amikon montras malfeliĉo, kiam la kamboĝa popolo staras kune kun la ĉina popolo en ĉi tiu speciala momento,

Xi diris, ke la kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni kaj lia patrino, eksa reĝino Norodom Monineath Sihanouk, speciale esprimis simpation kaj subtenon al la ĉina flanko.

Xi diris, ke kamboĝa ĉefministro esprimis fortan subtenon al Ĉinio en multaj okazoj kaj eĉ faris specialan vojaĝon al Ĉinio merkrede, kio reflektas nerompeblan amikecon kaj reciprokan fidon inter la du flankoj kaj montras la esencon konstrui komunumon kun komuna estonteco de la du landoj, kaj ke Ĉinio profunde aprezas tiajn agojn de Kamboĝo.

Xi emfazis, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro adoptis la plej detalajn kaj striktajn rimedojn de prevento kaj regado en tre respondeca maniero al la ĉina popolo kaj la internacia komunumo por traktado de la epidemio, kaj nun la prevento kaj regado atingas pozitivajn rezultojn.

Hun Sen diris, ke kiam Ĉinio estas en malfacila tempo, la kamboĝa popolo firme staras kun la ĉina popolo por travivi kaj venki komunajn malfacilaĵojn, kaj la du landoj estas vere "firmaj amikoj."

Hun Sen diris, ke li decidis fari specialan viziton al Ĉinio kun la celo montri la subtenon de Kamboĝo al Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio.

La ĉefministro esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia zorgo al kamboĝaj civitanoj en Ĉinio, kaj diris, ke ĉi tiu vojaĝo plifortigos ilian fidon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin