Retanoj atestis konstruadon de moveblaj kajut-hospitaloj

(GMT+08:00) 2020-02-06 12:07:33     Redaktoro:Selena

La urbo Wuhan lunde vespere komencis konstrui tri moveblajn kajut-hospitalojn en stadiono kaj du kongresejoj de la urbo por kuraci infektitojn je la nova koronaria viruso. La videa platformo Yangshipin de Ĉina Komunikila Grupo rekte elsendas procezon de la konstruado. Ĝis merkreda vespero pli ol 100 milionoj da retanoj rigardis la elsendon kaj partoprenis en diskuto pri la konstruado. Tiu fenomeno estis nomata "nuba kontrolado".

Tiuj hospitaloj konsistas el multaj moveblaj moduloj, kiuj povas esti veraj domoj, tendoj aŭ aliaj provizoraj loĝejoj kun sukuraj funkcioj. La hospitaloj estas diferencaj de tiuj moveblaj hospitaloj dum milito aŭ natura katastrofo, kaj estas senprecedenca por Ĉinio en la prevento kaj egado de epidemioj kaj medicina servo por publika sano. Nun la registaro fortigas konstruadon de tiuspecaj hospitaloj en diversaj distriktoj de la urbo kaj la nombro estis pliigita ĝis 13 kun 10 miloj da litoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin