Kiu estas vera "malsanulo" okaze de epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-07 11:27:01     Redaktoro:Xiao
La 3an de februaro la retejo de la usona ĵurnalo Wall Street Journal publikigis la artikolon "Ĉinio Estas la Vera Malsanulo de Azio", verkitan de Walter Russell Mead, altranga esploristo pri strategio kaj politika scienco el Hudson-Instituto. Mead atribuis disvastiĝon de la nova koronaria viruso al la ĉina registaro kaj priskribis influon de la epidemio sur la ĉina ekonomio laŭ multaj supozoj. Li aludis, ke similaj okazaĵoj de "nigra cigno" kiel la epidemio minacanta la mondan ekonomion ripetiĝos en Ĉinio, kaj instigis internaciajn kompaniojn senĉinigi siajn proviz-ĉenojn kiel eble plej rapide.

Epidemio estas komuna malamiko de la homaro. De post la apero de nova koronaria viruso, dekoj da landoj kaj pluraj internaciaj organizoj, inkluzive de la Monda Organizo pri Sano sinsekve laŭdis Ĉinion kiel modelon de prevento kaj regado de epidemio, kaj esprimis la volon stari kun la ĉina popolo por kune kontraŭbatali la epidemion. Sed iuj agoj de Usono montris histerian morbstaton: Usono la unua altigis la averton pri risko de vizito al Ĉinio ĝis la plej alta nivelo por landoj dum milito, malpermesante al siaj civitanoj iri al Ĉinio; ĝi la unua deklari retiri membrojn de sia konsulejo en Wuhan kaj partajn membrojn de sia ambsadorejo en Pekino; ĝi la unua deklaris limigi la eniron de ĉinaj civitanoj kaj malpermesi la eniron de fremdlandanoj, kiuj vizitis Ĉinion en la pasintaj 14 tagoj. Krome, profitante de la epidemio, iuj usonaj politikistoj kalumniis Ĉinion en diversaj okazoj. Usona ministro pri komerco Wilbur Ross senhonte opiniis, ke la epidemio helpos revenigi okupojn al Usono. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo provokis malakordon inter Ĉinio kaj ĝiaj najbaroj. Usona senatano Tom Cotton eĉ vokis bloki Ĉinion kaj retiri ĉiujn usonanojn el Ĉinio.

Morbaj vortoj kaj agoj devenas de morba pensado. La artikolo de Mead spegulas la pensojn de iuj homoj el la politikaj, akademiaj kaj komunikilaj rondoj. La artikolo havas nenion novan kaj estas plena de banalaj esprimioj pri geopolitiko, malvarma milito, nul-suma ludo kaj unuaeco de Usono. John Pomfret, iama estro de la pekina oficejo de la ĵurnalo Washington Post, diris lastatempe en sia artikolo, ke okaze de la epidemio, iuj en Usono rekomencis la rasan diskriminacion de antaŭ kelkaj jarcentoj kontraŭ ĉinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin