Ĉina prezidanto kaj saud-arabia reĝo telefone konversaciis pri epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-07 13:27:55     Redaktoro:Xiao
Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud ĵaŭde telefone konversaciis pri klopodoj por batalo kontraŭ la epidemio kaŭzita de nova koronaria viruso.

Xi profunde dankis reĝon Salman kaj la saud-arabian flankon pro tio, ke ili plurfoje esprimis firman subtenon al Ĉinio en la grava momento, kiam Ĉinio batalas kontraŭ la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso, kio plene pruvis sincerecan amikecon kaj altan nivelon de ampleksa strategia partnereco inter la du landoj. Xi aldonis, ke la ĉina flanko pretas kunlabori kun Saud-Arabio por subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo .

Xi diris, ke la tuta lando jam prenis agojn kaj fariĝis nacio de unuanimeco por trakti la epidemion de post la eksplodo. Ĉinio jam adoptis la plej ĝisfundajn kaj striktajn rimedoj por prevento kaj regado kaj komencis popolan militon kontraŭ la epidemio. Nun tiuj klopodoj donas pozitivajn fruktojn.

Estas rimarkinde, ke Ĉinio havas fortan mobilizan kapablon kaj riĉan sperton pri reago al eventoj pri publika sano. Ĉinio estas memfida kaj kapabla gajni la batalon kontraŭ la epidemio. Xi diris, ke la fortaj rimedoj de Ĉinio ne nur respondecas pri la sano de la ĉina popolo, sed ankaŭ faras grandan kontribuon al la publika sekureco de la mondo. Li esperas, ke aliaj landoj povos ekscii kaj sekvi la givdan rekomendon pri vojaĝo kaj sano, publikigitan de la Monda Organizo pri Sano.

Xi diris ankaŭ, ke la ĉina flanko plue kunlaboros kun ĉiuj landoj, inkluzive de Saud-Arabio, por komuna traktado kontraŭ la epidemio kaj konservado de sekureco pri publika sano en la regiono kaj la tuta mondo, en spirito de malfermo kaj travidebleco.

Salman esprimis firman subtenon al la plua batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio kaj simpation al la amika popolo de Ĉinio. La saud-arabia flanko alte taksas rimedojn de la ĉina registaro kaj opinias, ke Ĉinio certe gajnos la batalon. Saud-Arabio alte taksas la ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj firme staros kun Ĉinio sub ĉiu cirkonstanco. Dum la malfacila tempo de Ĉinio, Saud-Arabio ne ŝparos sian klopodon por doni subtenon kaj helpon al Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin