Estro de MOS dankas popolamasojn en Wuhan pro iliaj klopodoj

(GMT+08:00) 2020-02-07 13:41:40     Redaktoro:Xiao
Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris ĵaude en gazetara konferenco en Ĝenevo, ke li dankas popolamasojn en la ĉina urbo Wuhan pro iliaj klopodoj en la batalo kontraŭ la nova koronaria viruso, dirante, ke ilia solidareco fine venkos la viruson. Responde al demando de raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, Tedros diris, ke la popolo en Wuhan kaj eĉ en Hubei faris grandajn klopodojn, kaj la Monda Organizo pri Sano dankas ilin pro ilia kunlaboro; tio, kion ili faris, estas por protekti ne nur ilian landon, sed ankaŭ aliajn lokojn de la mondo. Li aldonis, ke li viztis Ĉinion kaj volis iri al Wuhan, kaj nun li promesas al la popolo en Wuhan, ke li vizitos ilin, kaj atendas fruan alvenon de la tago.

Tedros anoncis en la gazetara konferenco, ke la Monda Organizo pri Sano okzigos kunvenon de tutmondaj specialistoj en la 11a kaj 12a de februaro en Ĝenevo por kunordigi internaciajn fortojn de scienca esploro, difini gravajn punktojn de antivirusa esploro kaj frue trovi planojn pri diagnozo kaj kuracado kaj efikan vakcinon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin