Elhospitaliĝis 1 540 pacientoj infektitaj per nova koronaria viruso

(GMT+08:00) 2020-02-07 19:36:00     Redaktoro:Pluveta

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj anoncis vendrede, ke entute 1 540 pacientoj infektitaj per la nova koronaria viruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de ĵaŭdo.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke ĵaŭde 387 homoj iris el la hospitalo post resaniĝo (184 en Hubei).

Ĝis la fino de ĵaŭdo, entute 636 homoj mortis pro la malsano kaj 31 161 konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova koronaria viruso estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin