Mondaj gvidantoj pozitive taksas kaj subtenas klopodojn de Ĉinio kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-08 13:16:38     Redaktoro:Xiao
Pli multaj gvidantoj de fremdaj landoj kaj estroj de internaciaj organizaĵoj lastatempe esprimis sian subtenon al la batalo de Ĉinio kontraŭ eksplodo de la nova koronaria viruso kaj laŭdis la rimedojn de Ĉinio por prevento kaj regado de la epidemio.

Kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni diris, ke la kamboĝa popolo sentas la doloron de la ĉina popolo kaj sincere admiras la reagon de la ĉina registaro.

Sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa diris, ke lia lando plene fidas pri la elstara gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la venko de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio.

Brazila prezidento Jair Bolsonaro diris, ke Brazilo firme staras kun Ĉinio, kaj ke lia lando plu malfermos sian pordon al Ĉinio kaj volas fari sian plejeblon por doni helpon kaj subtenon.

Ankaŭ hispana reĝo Filipe VI esprimis sian aprezon al la ĉina registaro pro ĝiaj grandaj klopodoj kaj praktikaj rimedoj por efika prevento kaj regado de la epidemio, kaj diris, ke la hispana flanko volas fari sian plejeblon por kunlabori kun la ĉina flanko kaj kontribui por bridi kaj kontraŭbatali la epidemion.

Aŭstra prezidento Alexander Van der Bellen diris, ke li firme kredas, ke Ĉinio povos regi la epidemion per strikta kunlaboro kun la internacia komunumo.

Turkmena prezidento Gurbanguly Berdimuhamedov diris, ke lia lando pretas doni firman subtenon kaj helpon al ĉinaj amikoj, se Ĉinio bezonas ion ajn.

Ĉilia prezidento Sebastian Pinera diris, ke la ĉilia flanko dankas la ĉinan flankon pro ĝiaj grandaj klopodoj, kiuj montras travideblecon, unuecon, efikecon kaj fortan gvidadon, kaj ke krizoj de publika sekureco postulas kunordigitan kunlaboron de la internacia komunumo.

Kolombia prezidento Ivan Duque Marquez diris, ke rilataj rimedoj de Ĉinio efike protektos la popolojn de Ĉinio kaj aliaj landoj en la mondo kontraŭ pli granda influo de la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin