Ĉinio aprezas subtenon de UN al batalo kontraŭ nova koronaria viruso

(GMT+08:00) 2020-02-09 13:52:51     Redaktoro:Xiao
Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, vendrede aprezis la subtenon de la UN al batalo kontraŭ la nova koronaria viruso.

Zhang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Mourad Wahba, aganta vicestro de la Disvolva Programo de la UN.

Wahba transdonis leteron de estro de la Disvolva Programo de la UN Achim Steiner al ĉinaj gvidantoj pri prevento kaj regado de la nova koronaria viruso, esprimante la fidon de la Disvolva Programo al Ĉinio, solidarecon kun la ĉina popolo kaj devon liveri ĉiun eblan helpon.

Zhang informis lin pri la klopodoj de Ĉinio por la batalo kontraŭ la epidemio, dirante, ke sub la dispozicio kaj komando de prezidanto Xi Jinping, Ĉinio faris tutlandan mobilizadon kaj disaranĝon, rapide reagante al la epidemio. Li aldonis, ke plej ampleksaj kaj striktaj regadaj rimedoj estis prenitaj, kaj la klopodoj atingas rezultojn, kaj ke Ĉinio estas tute memfida kaj kapabla venki la epidemion.

Li diris ankaŭ, ke la ĉina registaro partoprenas en internacia kunlaboro en malferma, travidebla kaj respondeca maniero, dividante informojn kaj efike protektante la sanon de fremdlandaj civitanoj en Ĉinio, kaj ke la klopodoj de Ĉinio estas laŭdataj de la internacia komunumo. Li aldonis, ke la UN estas solidara kun Ĉinio de post la eksplodo de la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin