Hospitalo Leishenshan en Wuhan akceptas pacientojn infektitajn per nova koronaria viruso

(GMT+08:00) 2020-02-09 13:55:20     Redaktoro:Xiao
Lokaj aŭtoritatoj diris, ke nove konstruita hospitalo Leishenshan en Wuhan, la centro de eksplodo de la nova koronaria viruso, sabate ricevis la unuan grupon da pacientoj infektitaj per la viruso.

Laŭ la reĝimo de Pekino pri kuracado de sarso en 2003, Wuhan konstruis du provizorajn hospitalojn: Leishenshan kaj Huoshenshan, kiuj povas disponigi 1 600 litojn kaj 1 000 litojn respektive.

La unua grupo da pacientoj estis transigitaj al la hospitalo Huoshenshan en la 4a de februaro post 10-taga konstruado.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj diris sabate, ke ili vendrede ricevis raportojn pri 3 399 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je la nova koronaria viruso kaj 86 mortoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin