Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj dimanĉe diris, ke ili ricevis raportojn pri 2 655 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova koronaria viruso kaj 89 novaj mortoj sabate el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.
La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 81 estis en Hubei-provinco, du en Henan, kaj unu en Hebei, Heilongjiang, Anhui, Shandong, Hunan kaj Guangxi respektive.