Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-10 17:18:09     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova krona viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis mesaĝojn por esprimi simpation al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de Fabio Bettani el Italio:

Saluton al ĉiuj, mi estas Fabio el Bolonio, Italio. Oni demandis min doni opinion aŭ komenton pri la nuna malsano, kiu disvastiĝas en Ĉinio. Do mi unue legis novaĵojn pri la nova viruso en iu novaĵa-agentejo eble de BBC aŭ iu itala retejo, kaj kompreneble mi tuj zorgis pri la situacio, ne rekte por mi mem, sed unue pro tio, ke mi havas multajn amikojn en Ĉinio, plue ili estas esperantistoj ankaŭ, do mi vere timis por ili por ilia ĉiutaga vivo, kaj esperis, ke la mizuroj (rimedoj) por eviti disvastiĝon de la viruso estu oportunaj sed ne kaŭzu tro grandajn problemojn por la ĉiutaga vivo de la ĉinoj.

Do mi ĉiu-tage legas blogojn, mesaĝojn en FACEBOOK-o kaj ankaŭ artikolojn de esperantaj gazetoj kiel El Popola Ĉinio. Do mi estas bonŝanca, ke per Esperanto mi havas tiun ĉi inform-kanalon kaj mi povas aŭdi la raportojn rekte de la voĉoj de homoj, kiuj nun estas en Ĉinio kaj vidas kio okazas en iliaj urboj.

Do unu el la bildoj, kiuj estis plej impresaj por mi, ke esperiga kompreneble estis la video pri nokto en Wuhan, la urbo plej trafita de la nova viruso kaj oni povis aŭdi multajn homojn krii ĉe la fenestroj de la domoj de ĉielskrapiloj (ĉielskrapantoj) kaj ili kriis Wuhan Jia You! Tio signifas, ke Wuhan aldunu oleon, sed laŭ mia kompreno, tio estas ĉina esprimo por diri "kuraĝon Wuhan, resaniĝu Wuhan". Do mi volas aldoni mian voĉon al ilia voĉo kaj esperi, ke baldaŭ la situacio solviĝos kaj ke vivo por ĉiuj homoj en Ĉinio kaj en la aliaj landoj rekte trafita de la malsano povu iĝi normala denove. Do bonŝancon al vi ĉiuj kaj gratulojn pro la streĉoj (streĉado), kuj nun okazas en Ĉinio por eviti disvastiĝon de la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin