Proparolanto de ĉina Ministerio pri Komerco: diversaj landoj kune klopodu por venki la epidemion

(GMT+08:00) 2020-02-10 18:27:25     Redaktoro:Ĝoja

Lunde demandite proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco Gao Feng diris, ke Ĉinio intime atentas eventualan influon el la epidemio al ekstera komerco. Nun koncernaj fakoj kaj lokaj registaroj aktive helpas entreprenojn, iuj lokaj registaroj ellaboris politikojn por apogi entreprenojn. Iuj entreprenoj pri ekstera komerco kun kondiĉoj rekomencas produktadon.

Gao substrekis, ke nun ne ekzistas kialo alpreni intervenajn rimedojn de internacia komerco. Ĉinio plenforte agas kontraŭ la epidemio, kaj havas fidon, kapablon kaj certecon venki la epidemion. Ankaŭ la Monda Organizo pri Sano alte taksis Ĉinion pro ĝia klopodo kaj progreso, kaj ne proponis limigon de komerco kaj fluo. Gao esperis, ke diversaj landoj sufiĉe montros unuecon kaj kunlaborecon kaj kune klopodos por venki la epidemion kaj krei favorajn kondiĉojn al normala funkciado de internacia komerco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin