Ĉefministro Li emfazis sciencan esploron por gajni batalon kontraŭ viruso

(GMT+08:00) 2020-02-10 11:04:06     Redaktoro:Xiao

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe emfazis la rolon de scienca esploro por gajni la batalon kontraŭ la nova koronaria viruso.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la gvida grupo de la Centra Komitato pri prevento kaj regado de la epidemio, faris la rimarkojn dum inspektado en la Instituto de Patologia Biologio de la Ĉina Akademio de Medicinaj Sciencoj.

Post aŭskulto de raportoj pri nova progreso de la esploro pri prevento kaj regado de la epidemio, Li esprimis agnoskon al la sindediĉo kaj diligenta laboro de la esploristoj. Li rimarkigis, ke necesas tutlanda agado kaj scienca subteno por kontraŭbatali la viruson. Li vokis mobilizi la plej bonajn scienc-esplorajn resursojn por trakti la plej urĝajn defiojn en prevento kaj regado de la epidemio.

Li petis esploristojn komunikiĝi kun la publiko pri siaj aŭtoritataj scioj, ekzemple pri transmisio de la viruso kaj aliaj demandoj de publika zorgo por faciligi sciencan preventon kaj regadon.

Li emfazis la gravan rolon de efikaj drogoj en kuracado de pacientoj kaj redukto de mortokvanto. Li urĝis esploristojn vetkuri kun tempo por kunigi saĝecon kaj studi kuracadon de resanigitaj kazoj en ĉiuflanka esploro pri efikaj drogoj. Li ankaŭ emfazis respekti sciencon kaj sciencajn regulojn en esploro pri drogoj kaj vakcinoj por certigi sekurecon kaj efikecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin