Por gajni batalon kontraŭ epidemio de nova kronvirusa pneŭmonio

(GMT+08:00) 2020-02-13 18:37:35     Redaktoro:Selena


Viruso estas komuna malamiko de la homaro kaj batalo kontraŭ viruso estas eterna temo. Laŭ kalkulo la sumo de specoj de viruso atingis kelkajn milionojn, tamen nur ĉirkaŭ 3 000 estis konataj de la homaro. Kiam la nova speco aperas, la sekureco pri sano de la homaro ĉiam suferas defion. Fronte al la komuna katastrofo de la tuta mondo, neniu povas esti spektanto sed devas esti soldato.

Januare de 2019 en la ĉina urbo Wuhan aperis epidemio de nova kronvirusa pneŭmonio. Por batali kontraŭ ĝi, Ĉinio kaj la ĉina popolo prenis senprokrastajn rimedojn de prevento kaj regado, multaj landoj aktive partoprenis en la komuna ago, kaj la internaciaj organizoj, precipe la Monda Organizo pri Sano, donis grandan aprobon.

Ĉinio ĉiam donas plej altan prioritaton al sekureco kaj sano de la popolo. De post la eksplodo de la epidemio, la plej alta ĉina gvidanto Xi Jinping trifoje faris gravajn paroladojn pri batalo kontraŭ la epidemio. Li dufoje prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris gravajn paroladojn kaj rilatajn dispoziciojn. Li lastatempe emfazis dum inspektado de laboroj pri prevento kaj regado de la nova kronvirusa pneŭmonio en Pekino, ke la situacio de la batalo kontraŭ la epidemio restas tre severa, kaj la lando devas bridi disvastiĝon de la viruso per firma fido, forta volo, rezolutaj rimedoj kaj subteno de la popolo kaj gajni la popolan militon, ĝeneralan batalon kaj blokbatalon de prevento kaj regado de la epidemio. Sub la aranĝado de la Centra Komitato de la KPĈ, rilataj departementoj de Ĉinio zorge efektivigas decidojn kaj disaranĝojn, havas firman fidon pri fina venko en la batalo, unuanime agas sub la apogo de la popolo, kaj plifortigas internacian kunlaboron. Ĉinio certe povas venki la diablon kaj gajni la popolan militon, ĝeneralan batalon kaj blokbatalon de prevento kaj regado de la epidemio.

En la batalo kontraŭ epidemio, Ĉinio nun laŭleĝe faras sciencan, efikan kaj ordan preventon kaj regadon de la epidemio, klopodas por kuraci pacientojn, kaj certigas provizadon de ŝlosilaj medicinaj materialoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj. En ĉi tiu batalo kontraŭ nevidebla malamiko, multaj homoj laboras tagnokte por akceli la tutmondan pretecon, batalante sur la frontlinioj por bridi la viruson kaj starigante novan normon por reago al epidemio. Ili faras vetkuron kun tempo por kuraci pacientojn. En nur dek tagoj, la hospitaloj Leishenshan kaj Huoshenshan estis konstruitaj kaj akceptis pacientojn. Pli ol 10 000 medicinaj laborantoj ekster de la provinco Hubei atingis tien kaj partoprenis en la batalo. Diversaj entreprenoj kaj servoj tuj komencis produkton de nutraĵoj, maskoj kaj aliaj necesaĵoj por provizi materialojn.

Ampleksaj rimedoj prenitaj de Ĉinio daŭras kun kreskantaj efikoj. La nombro de resanigitaj pacientoj multe superis tiun de la mortaj kazoj, kaj la pliiĝo de suspektataj kazoj malrapidiĝis. 26 724 estis liberigitaj de medicina observado. Ĝis la 10a de februaro, la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 42 638 ĝis la fino de lundo, kaj 1 016 homoj mortis pro la malsano. La ĉina prisana aŭtoritato diris, ke 7 333 pacientoj restis en severa kondiĉo, kaj 21 675 homoj estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj entute 3 999 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

Estas rimarkinde, ke la laboro de la ĉina registaro montris sufiĉan malfermon, travideblecon kaj respondecon. La rimedoj, kiujn Ĉinio prenis, jam superpaŝis la postulojn de la Internacia Regularo pri Sano kaj la rekomendojn de la Monda Organizo pri Sano. La lando laŭtempe dividis informojn pri la epidemio kun sia popolo kaj la internacia komunumo, aktive alvokis kunlaboron de ĉiuj landoj. En la proceduro de prevento kaj regado, surbaze de solvi de la demandoj, Ĉinio multfoje sendis specialan grupon por gvidi kaj kontroli la laboron por kontraŭbatali la epidemion, inkluzive de la grupo por ampleksa enketo pri evento de kuracisto Li Wenliang. Nun granda nombro da ĉinaj medicinaj laborantoj laboras ĉe la frontlinio de la batalo kontraŭ la epidemio, kio montris sindediĉon, profesian virtecon kaj fortan respondecon de ili. La registaro plene protektas ilian fizikan kaj mensan sanon.

Dum la batalo, multaj gvidantoj de fremdaj landoj kaj estroj de internaciaj organizoj lastatempe esprimis sian subtenon al la batalo de Ĉinio kontraŭ eksplodo de la nova kronviruso kaj laŭdis la kontribuon de Ĉinio por prevento kaj regado de la epidemio.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke li dankas popolamasojn en la ĉina urbo Wuhan pro iliaj klopodoj en la batalo kontraŭ la nova krona viruso, dirante, ke ilia solidareco fine venkos la viruson. Responde al demando de raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, Tedros diris, ke la popolo en Wuhan kaj eĉ en Hubei faris grandajn klopodojn, kaj la Monda Organizo pri Sano dankas ilin pro ilia kunlaboro; tio, kion ili faris, estas por protekti ne nur ilian landon, sed ankaŭ aliajn lokojn de la mondo. Li aldonis, ke li viztis Ĉinion kaj volis iri al Wuhan, kaj nun li promesas al la popolo en Wuhan, ke li vizitos ilin, kaj atendas fruan alvenon de la tago.

Ĝis la fino de 6a de februaro, Ĉinio ricevis materialojn kaj alian helpon pri la batalo kontraŭ la epidemio el Belorusio, Pakistano, la Korea Demokratia Popola Respubliko, Sud-Koreio, Japanio, Tajlando, Malajzio, Indonezio, Maldivoj, Birmo, Germanio, Britio, Francio, Italio, Aŭstrio, Hungario, Kazaĥio, Latvio, Estonio, Turkio, Irano, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Alĝerio, Egiptio, Ekvatora Gvineo, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Trinidado kaj Tobago, kaj Ganao, kaj el la Infana Fondaĵo de la UN, kiuj esprimis sian komprenon kaj subtenon en realaj agoj.

En la speciala momento, multaj esperantistoj el la tuta mondo ankaŭ sendis sinceran mesaĝojn al nia radio kaj Ĉina Esperanto-Ligo por esprimi sian subteno al Ĉinio kaj ĉinaj esperantistoj. La prezidanto de UEA Duncan Charters diris, ke ĉinaj registaroj de la centra ĝis la lokaj, kaj ĉiuj popolanoj solidarece, kuraĝe, serioze kaj racie batalas kontraŭ la epidemio. Ni ankaŭ rimarkis la klopodojn de la ĉina registaro por preventi kaj regi la disvolviĝon de la epidemio. Ni kredas, ke pro viaj fortostreĉoj kaj sinceraj, kompatemaj motivoj vi kapablos finfine plene ekstermi la viruson kaj sukcesos sanigi la infektitojn en ne tre longa tempo.La viruso estas senlandlima. Preventado de la rego de epidemioj estas nia komuna batalo por la tuta homaro. Ni ankaŭ esperas, ke la tutmondaj Esperanto-amikoj sentime prenos paŝojn por plifortigi sian mem-protektadon. Ni fidas, ke per la komunaj klopodoj de la internacia komunumo, la epidemio estos venkita. Diversaj landaj asocioj kaj multaj personoj montris sian subtenon, komprenon kaj aprobon al la rimedoj de Ĉinio. Ni plene sentis forton de la homaro por la laboro kontraŭ komuna defio de la homaro. Ni esprimis dankon al ili kaj kredas, ke sub klopodo de ni ĉiuj, la homaro nepre gajnos la batalon kontraŭ viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin