Proparolanto: Profesia konsilo de MOS devas esti respektata

(GMT+08:00) 2020-02-13 15:05:18     Redaktoro:Shanshan

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede, ke profesia konsilo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) devas esti respektata kaj troaj reagoj nur malbonigos aferojn.

Li faris la rimarkojn, kiam li laŭdis la lastatempan komenton de la kanada ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu subtenas la klopodojn de Ĉinio en batalo kontraŭ kronvirusa epidemio. Ankaŭ la kanada ministro pri sano diris, ke la lando ne efektivigos vojaĝajn restriktojn al ĉinaj civitanoj.

Geng diris, "Ni kore dankas Kanadon pro ĝiaj subteno kaj helpo al la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio. La deklaro de kanada ministro pri sano reflektas sciencan kaj racian juĝon. Mi volas ripeti, ke ĉiuj landoj bezonas respekti la profesian konsilon de la Monda Organizo pri Sano. Troaj reagoj nur malbonigos la aferojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin