Ĉinio tenas pozitivan kaj malferman sintenon pri kunlaboro kun Usono por trakti epidemion

(GMT+08:00) 2020-02-14 19:06:05     Redaktoro:Ĝoja

Vendrede Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris en Pekino, ke post la eksplodo de la epidemio de nova kronvirusa pneŭmonio Ĉinio ĉiam tenas la pozitivan kaj malferman sintenon pri kunlaboro kun Usono. Kaj Ĉinio daŭre kunlaboros kun la internacia komunumo, inkluzive de Usono, por trakti la epidemion kaj protekti sekurecon de la globa publika higieno.

Laŭ raporto lastatempe Larry Kudlow, direktoro de Nacia Ekonomia Konsilio sub Blanka Domo, diris, ke Usono sentas malesperon ĉar Ĉinio ne invitis Usonon partopreni en prevento kaj kontrolo kontraŭ la epidemio kaj "mankas travidebleco" ĉe Ĉinio. Demandite pri tio, Geng Shuang substrekis, ke post la eksplodo de la epidemio la ĉina flanko ĉiam tenas la sintenon publikan, travideblan kaj alte respondecan kaj kunlaboras kun la internacia komunumo.

Geng diris, ke Ĉinio ĉiam tenas la pozitivan kaj malferman sintenon por kunlaboro kun Usono. Post la eksplodo ĉina kaj usona fakoj pri sano tenas intiman kontakton pri politiko, ĝustatempe informi unu al la alia pri novaĵoj, kaj ministroj ĉinaj kaj usonaj faras komunikon per telefonoj aŭ mesaĝoj, ankaŭ ĉinaj kaj usonaj scienc-esploraj fakoj kaj sciencistoj tenas teknikajn interfluojn en kelkaj manieroj. Kaj Ĉinio bonvenigas fakulojn de multaj landoj, inkluzive de Usono, partopreni en esplora fakteamo de Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin