Ĉinio sendis pli ol 20 mil medicinistojn por helpi antivirusan batalon en Hubei

(GMT+08:00) 2020-02-14 16:03:33     Redaktoro:Shanshan

 

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke entute 189 medicinaj teamoj de 21 569 medicinaj laborantoj estis senditaj al la ĉina centra provinco Hubei por helpi batalon kontraŭ la kronvirusa malsano COVID-19 ĝis merkredo.

Por plue subteni medicinan laboron en Hubei, pli ol 1 000 kuracistoj, 1 681 flegistinoj kaj 213 fakuloj el 17 provinc-nivelaj regionoj inkluzive de Tianjin, Hebei kaj Shanxi, estis senditaj merkrede al 16 urboj kaj prefektujoj krom la provinca ĉefurbo Wuhan, kiel Enshi kaj la forstkultura distrikto Shennongjia, por helpi la lokan kontraŭepidemian batalon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin