Novaĵoj (Februaro 13)

(GMT+08:00) 2020-02-14 18:17:42     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi telefone konversaciis kun malajzia ĉefministro pri epidemio; Ĉinio sendis pli ol 20 mil medicinistojn por helpi antivirusan batalon en Hubei. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun malajzia ĉefministro Mahathir Mohamad ĵaŭde, kaj ambaŭ flankoj esprimis konfidon pri la venko de Ĉinio en batalado kontraŭ epidemio de la nova kronviruso. Xi nomis Mahathir malnova amiko de la ĉina popolo kaj diris, ke kiam la ĉina popolo plenforte batalas kontraŭ la epidemio, la propono de la ĉefministro havi telefonan konversacion kun li en la maltrankviliga momento reflektas la amikan senton kaj subtenon de Malajzio por Ĉinio.

Xi diris, ke la epidemio neeviteble influos la duflankajn regulajn interŝanĝojn por la momento, sed ĝi neniel skuos la profundan amikecon inter popoloj de la du landoj. Dum komuna traktado de la defioj alportitaj de la epidemio, la du flankoj devas pliprofundigi siajn rilatojn, precipe kunlaboron pri la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj krei pli multajn rezultojn de kunlaboro por la avantaĝo de la du landoj kaj iliaj popoloj.

Xi diris, ke de post la eksplodo de la nova kronviruso, la ĉina registaro donis grandan atenton al la situacio, mobilizis la tutan landon, solidariĝis kiel unu kaj prenis la plej ampleksajn, ĝisfundajn kaj rigorajn rimedojn por prevento kaj regado de la epidemio. Li diris, ke la ĉina registaro gvidos la ĉinan popolon plifortigi fidon, labori kune, adopti sciencajn rimedojn por la prevento kaj regado, efektivigi laŭcelajn strategiojn kaj rezolute gajni la batalon kontraŭ la epidemio.

Li aldonis, ke Ĉinio minimumigos la influon de la epidemio, subtenos la tendencon de sia ekonomia disvolviĝo, klopodos atingi la disvolvajn celojn por ĉi tiu jaro, kaj daŭre firme antaŭenmarŝi al siaj longtempaj celoj. Li rimarkigis, ke la ĉina flanko prenis fortajn rimedojn por reagi al la epidemio, kaj ke Ĉinio ne nur prenas sur sin la respondecon pri sano de sia popolo, sed ankaŭ kontribuas al la afero de tutmonda publika sano, kio estis plene rekonita de la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj landoj en la mondo.

Mahathir diris, ke la malajzia flanko aprezas la grandajn klopodojn kaj pozitivan progreson de Ĉinio en la batalo kontraŭ la epidemio, kaj konsideras tiajn agojn kiel la kontribuojn de Ĉinio kiel respondeca grava lando por protekto de monda publika sekureco. Kiel sincera amiko de Ĉinio, Malajzio liveris aron da medicinaj provizaĵoj al Ĉinio kaj pretas doni pli da helpo. Li aldonis, ke la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pretas kunlabori kun Ĉinio pri prevento kaj regado de epidemioj. Malajzio kredas, ke sub la komando kaj gvidado de Xi, la ĉina popolo finfine venkos la epidemion kaj Ĉinio sendube rekomencos normalan disvolviĝon. Mahathir diris ankaŭ, ke lia lando alte aprezas la kontribuon de Ĉinio al akcelado de malajzia disvolviĝo tra la pasintaj jaroj kaj pretas profundigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio kaj antaŭenpuŝi la dulaterajn amikajn rilatojn.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke entute 189 medicinaj teamoj de 21 569 medicinaj laborantoj estis senditaj al la ĉina centra provinco Hubei por helpi batalon kontraŭ la kronvirusa malsano COVID-19 ĝis merkredo.

Por plue subteni medicinan laboron en Hubei, pli ol 1 000 kuracistoj, 1 681 flegistinoj kaj 213 fakuloj el 17 provinc-nivelaj regionoj inkluzive de Tianjin, Hebei kaj Shanxi, estis senditaj merkrede al 16 urboj kaj prefektujoj krom la provinca ĉefurbo Wuhan, kiel Enshi kaj la forstkultura distrikto Shennongjia, por helpi la lokan kontraŭepidemian batalon.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj vendrede diris, ke ili ricevis raportojn pri 5 090 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 121 novaj mortoj ĵaŭde el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 116 estis en Hubei-provinco, du en Heilongjiang, kaj unu en Anhui, Henan kaj Chongqing respektive.

La komisiono anoncis tiutage, ke entute 6 723 pacientoj infektitaj per la nova kronviruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de ĵaŭdo.

Pli da fremdlandaj politikpartiaj gvidantoj esprimis sian aprezon kaj fidon al la klopodoj de Ĉinio por batalo kontraŭ la nova kronviruso.

Jurin Laksanawisit, estro de la Demokratia Partio, kiu ankaŭ estas la vicĉefministro kaj komerca ministro de Tajlando, diris, ke historio plurfoje pruvis la kapablon kaj rezolutecon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ke ĝi gvidis la ĉinan popolon venki diversajn defiojn, kaj li firme kredas, ke la KPĈ refoje gajnos la batalon kontraŭ la epidemio. Li aldonis, ke la Demokratia Partio de Tajlando pretas disvolvi kunlaboron kun la KPĈ en diversaj kampoj.

Prezidanto de la Pakistana Popola Partio Bilawal Bhutto Zardari esprimis respekton kaj subtenon de la partio en sia mesaĝo, dirante, ke ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping kaj la KPĈ gvidis la ĉinan popolon adopti fortajn kaj ampleksajn rimedojn kontraŭ la epidemio en tre rapida kaj efika reago al neatendita eksplodo de la viruso, certigante la sekurecon de la ĉina popolo kaj pakistanaj civitanoj en Ĉinio. Li aldonis, ke la klopodoj montras la firman decidon kaj elstaran kapablon de la KPĈ en traktado de kompleksaj defioj.

Usona profesoro pri ekonomiko diris, ke la malsano kaŭzita de la nova kronviruso havos iom da negativa efiko al la ĉina ekonomio en la unua trimestro, sed aferoj revenos al normalo en la resto de la jaro.

Khairy Tourk, profesoro pri ekonomiko el la Komerca Lernejo Stuart de la Ilinojsa Instituto pri Teknologio en Ĉikago, diris, ke la influo de la malsano kaŭzita de la nova kronviruso, konata kiel COVID-19, sur la ĉina ekonomio estos limigita. Tourk diris al la novaĵ-agentejo Xinhua en lastatempa intervjuo, ke en la unua trimestro, certe estos iom da negativa efiko, sed en la resto de la jaro la aferoj revenos al normalo.

Usona senato ĵaŭde adoptis rezolucion, kiu limigas la kapablon de la usona prezidento uzi militajn fortojn kontraŭ Irano sen aprobo de la Kongreso.

La Blanka Domo minacis uzi vetoon, se la rezolucio estas sendita al la skribotablo de Trump, dum la Senato ne havos sufiĉajn voĉojn por nuligi la vetoon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin