Ĉina ĉefministro inspektis laboron de prevento kaj regado de epidemio en fervoja stacio de Pekino

(GMT+08:00) 2020-02-15 15:37:35     Redaktoro:Pluveta

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede inspektis la laboron de prevento kaj regado de la nova kronvirusa epidemio en la Pekina Okcidenta Fervoja Stacio.

Li alvokis preni plimultajn rimedojn por certigi revenon de homoj al Pekino post ferio de la ĉina novjaro kaj por minimumigi disvastiĝon de la epidemio.

Li, ankaŭ estro de la gvida grupo pri prevento kaj regado de la epidemio sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la prevento kaj regado de la epidemio, kaj la disvolvado de ekonomio kaj socio devas esti antaŭenigitaj laŭ ĝenerala planado.

Li vizitis la stacian platformon, donis salutojn al revenantoj, konigis protektajn rimedojn en trajnoj, kaj inspektis laboron de la stacio pri monitorado de korpa temperaturo kaj fervoja dissendo.

Li laŭdis la transportajn departementojn pro klopodoj dum prevento kaj regado de la epidemio, inkluzive de certigo de glataj trafikaj fluoj kaj alvoko de kunordan restarigo de laboro kaj produktado.

Li ankaŭ asertis rolon de transporto en certigo de provizaĵoj, kaj konservo de ekonomia kaj socia ordo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin