Ĉinio persistas en malfermo kaj travidebleco por batali kontraŭ nova kronvirusa eksplodo

(GMT+08:00) 2020-02-15 18:22:59     Redaktoro:Pluveta

Ĉina ambasadoro en Usono Cui Tiankai ĵaŭde akceptis intervjuon de la usona Nacia Publika Radio (NPR) pri ĉina batalo kontraŭ epidemio de nova kronvirusa pneŭmonio. Li diris, ke la nova kronviruso estas la komuna defio de Ĉinio kaj ankaŭ la internacia komunumo. Ĉinio ne ŝparas sian forton por malhelpi ĝian disvolvadon sub alta atento de malfermo kaj travidebleco.

Li diris, ke la malfermo kaj travidebleco estas bazaj principoj en la batalo, kio donas pli da konfido, pli da kono pri viruso al homoj, kaj ankaŭ sciigis ilin, kio estas la reala risko kaj kiel preventas la viruson.

Li aldonis, ke Ĉinio prenis senprecedencan respondon por malhelpi disvastiĝon de la viruso por bonstato de homoj kaj por interesoj de la tuta mondo. Ĉinio faras plej grandajn klopodojn por regi la viruson per kuracado al homoj kaj reduktado de ĝia efiko al ekonomiaj kaj sociaj aktivadoj. La klopodoj de Ĉinio devas esti respektitaj de la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin